La Fajra Birdo

La Fajra Birdo
baleto • muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1910
vdr

La Fajra BirdoFajrbirdo (en franca L'Oiseau de feu; en rusa Жар-птица, Zhar-ptitsa) estas baleto de la rusa komponisto Igor Stravinski, verkita por la pariza sezono de 1910 de la Rusaj Baletoj de Sergej Djagilev, kun koreografio de Miĥail Fokin. La scenaro de Aleksander Benois kaj Miĥail Fokin estis bazita sur rusiaj fabeloj pri la magia brila birdo kiu povas esti kaj beno kaj malbeno por ties posedanto. Ĉe la premiero en la 25a de junio 1910 en Parizo, la verko estis tuja sukceso kaj de aŭdantaro kaj de kritikistaro.

Léon Bakst: La Fajra Birdo, Ballerina (dancistino), 1910

La baleto havis historian gravon ne nur kiel malkovra majstroverko de Stravinski, sed ankaŭ kiel eko de la kunlaboro inter Djagilev kaj Stravinski kio produktos ankaŭ Petruŝka, La konsekro de la printempo, Pulcinella kaj aliaj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search